Foraj Kuzoj el Eŭropo
European Distant Cousins

Genealogia retejo
Genealogical site

Startpaĝoj (indeksoj) de regionaj rubrikoj: AlzacoBadenioBjelarusioBesarabioBohemioBukovinoGalicioGrandpolioKujavioKujavio-PomeranioLitovioLodzlandoLorenoLublinioLubuŝioMalgrandpolioMalsupra SilezioMazovioMazurioMoravi kaj Ĉeĥa SilezioOkcidenta PomeranioOpollandoPalatinatoPodlaĥioPomeranioSanktakrucioSilezioSlovakioSubkarpatioSupra LuzacioSupra SilezioUkrainioVistula PomeranioVolinio Vurtembergo

Edward T. Wojtakowski

Gentaj nomoj de poloj

Gento: aro da parencigitaj homoj devenantaj de komuna praulo, vico de generacioj devenanta de unu praulo; dinastio, domo, linio (Słownik języka polskiego [Vortaro de la pola lingvo] sub redaktado de Witold Doroszewski, Warszawa 1965, Vol. 7, paĝo 1337)

    Teorie gento posedas nek komencon, nek finon. Tamen pro tio, ke matrikulaj libroj, kiuj estas ĉefa fonto de niaj genealogiaj informoj, estas nekompletaj kaj ampleksas nur kelkajn jarcentojn, oni sukcesas maksimume difini dekkelkajn generaciojn por ĉiu gento. En Eŭropo karakteriza gentotrajto estas genta nomo, heredata en vira linio kaj diferenciganta tiun genton de aliaj gentoj. Tion oni povas motivi nur laŭ praktika vidpunkto. Devenigante ĉiujn idojn en viraj kaj inaj linioj estus tre malfacile prezenti genealogian arbon en grafika formo. Tamen ĝenerale oni konas pli bone familion de la patrino, ol familion  de la patro, ĉar junaĝe ĝuste kun la patrino ni ofte vizitadis ŝiajn parencojn. Tial konstruante nian genealogian arbon ni mem difinas signifon de la vorto gento. Kelkaj interesiĝas pri ĉiuj parencoj, kiujn ili konis infanaĝe, kaj enmetas en diagramon ankaŭ idojn en iniaj linioj kaj samtemope konstruas apartajn genealogiajn arbojn por gentoj de siaj edzpartneroj, patrinoj kaj avinoj.

     Ankaŭ signifo de la nocio pola gento estas konvencia. Ni akceptas kiel pola tiun genton, kies reprezentantoj minimume de 5 generacioj loĝas sur pola teritorio, posedas polan civitanecon kaj ĉiutage parolas pole. Tiajn gentojn oni povas diferencigi en Pollando kelkcent mil, sed nur kelkdek mil posedas liston da generacioj pli aŭ malpli kompletan. Multaj el tiuj gentoj estas nur poligitaj branĉoj de oldaj gentoj ĉeĥaj, litovaj, germanaj, ukrainaj, hungaraj ktp. Krome preskaŭ ĉiu malnova pola gento posedas branĉojn loĝantajn jam de kelkaj generacioj eksterlande kaj parolantajn nuntempe aliajn lingvojn.

    Plimulto da polaj gentoj ricevis heredajn gentonomojn nur antaŭ ducent jaroj (la Napoleona kodo kaj decidoj de aŭstraj, prusaj kaj rusaj aŭtoritatoj). Ĝis divido kaj anekso de Pollando fare de tri najbaroj (1772-1795), familiajn nomojn en Pollando posedis nur nobeloj, urbanoj, koloniistoj, fremdlandanoj kaj vilaĝanoj, kiuj ne estis servutuloj. Hebreoj kaj servutuloj ne posedis heredajn familiajn nomojn. La saman nomon unu gento povis uzi jam en la 16 jc. kaj alia gento povis ĝin ricevi ĉ. 1808.

     En multaj gentoj la genta nomo aperas en kelkaj variantoj. En gimnazio en Kępno la saman klason vizitis Władysław Orsztynowicz kaj Kornel Worsztynowicz. Ili estis amikoj dum la tuta vivo, sed nur kiam ili estis pli ol sepdekjaraj, ili eksciis (de aŭtoro de tiu paĝo), ke iliaj prapraavoj estis fratoj. Tiuj variantoj ekestis ĉefe en la 19-a jc. Tiam ankoraŭ oni ne eltrovis tajpilojn kaj oni skribis mane per ansera plumo. Kiam iu forlasis sian gepatran vilaĝon ricevadis matrikulon skribitan jam de sekva parokestro, kiu ne scipovis korekte deĉifri tion kion skribis lia antaŭulo kaj ankaŭ skribis mane. En 1874 en la prusa aneksaĵo de Pollando oni enkondukis oficejojn pri la civila stato. Tiam oni jam konis ŝtalplumojn kaj oficejoj dungis kaligrafistojn, tamen germanlingvaj oficistoj skribis nomojn laŭ sia plaĉo. Post la unua kaj dua mondmilitoj translokiĝis milionoj da homoj. En novaj loĝlokoj oni pretigis personajn dokumentojn surbaze de posedataj matrikuloj. Kelkaj rimarkis erarojn en siaj matrikuloj, tamen ne volis entrepreni longan kaj multekostan proceduron korekti erarojn en juĝejo.  Ankoraŭ nun vivas en Pollando du ĝemeloj, el kiuj unu nomiĝas Knobloch kaj la dua Knoblauch. Ili ricevis personajn dokumentojn subaze de matrikuloj el paroko kaj oficejo pri la civila stato. Naskiĝis iliaj infanoj kaj nepoj, kaj tiel restis. Ĝis 1874 tiun nomon oni skribis en Varmio en la formo Knobloch, sed trofervoraj prusaj oficistoj pri la civila stato opiniis, ke tiun nomon oni devas skribi korekte Knoblauch. Fine membroj de tiu familio mem misorientiĝis pri sia familia nomo.  

     Kelkaj familiaj nomoj estas komunaj por multaj gentoj. Tio koncernas ĉefe nomojn formitajn de la patra nomo (ekz. Jankowiak, Szczepaniak, Wawrzyniak), formitajn de profesio (Kaczmarek) kaj la plej popularan en Pollando nomon Nowak, per kiu oni difinis iun novan setlinton en la vilaĝo.

       Iam inter nomoj dominis simplaj formoj ekz. Kurka, Rękas, Stęczny, tamen en kelkaj parokejoj (regionoj) oni komencis aldonadi al tiuj vortoj nomfinaĵojn -owski, -owicz, -ewicz ktp. Ne ĉiu nomo finiĝanta per -owicz aŭ -ewicz devenas el Litovio aŭ Bjelorusio. Ankaŭ multaj grandpoliaj gentoj akceptis en la 18-a jc. tiujn finaĵojn. En duono de la 19-a jc. oni renkontas ankaŭ ŝanĝadon de nomfinaĵo de -owicz je -ski (Bursztynowicz je Bursztyński, Kornatowicz je Kornatowski).

    Oni povas dividi gentojn je daŭre loĝantaj en iu regiono kaj gentoj migrantaj. En la unua kazo en gentonesto, en kiu antaŭ kelkcent jaroj ekloĝis la gentofondinto, ĝis la hodiaŭa tago vivas nuntempaj generacioj de liaj idoj. Tio tre faciligas esplorojn. En kazo de migranta gento en la gentonesto ne loĝas nuntempe idoj en vira linio.  Nur post longa serĉado, ofte tute hazarde, oni sukcesas fiksi genealogian vicon de unuaj generacioj.

   Oni diferencigas pure polajn nomojn, ekz. Bąk, Malinowski, Sroka, kaj fremddevenajn nomojn kun poligitaj variantoj, ekz. Wurst - Worsztynowicz, Tamen ŝajne pure pola nomo povas esti nur varianto de fremda nomo, ekz. Bursztynowicz ne devenas de la vorto bursztyn = sukceno, sed estas varianto de la nomo Worsztynowicz (Wurst).

     En lastaj tempoj multaj personoj ŝanĝas nomojn, ĉar signifo de la nomo estas humiliga kaj infanoj estas ofte primokataj en lernejo. Nomoj el tiu grupo estas daŭre uzataj de polaj elmigrintoj, ĉar en lando de ilia setliĝo, ili ne havas mokan signifon. Tamen estas en Pollando personoj, kiuj opinias, ke malgraŭ moka signifo, la nomon kun multgeneracia tradicio oni ne rajtas ŝanĝi. Signifo de vortoj ŝanĝiĝas. Nomoj, kiuj nun estas opiniataj kiel ridindaj, antaŭ kelkcent jaroj ne posedis negativan signifon. Multaj nun bele sonantaj nomoj post kelkdek jaroj povas ricevi mokan signifon. Ofte nomo bele sonanta en unu lingvo, havas negativan signifon en alia lingvo.

     En tiu fako de la Retpaĝaro „Gento“ ni klopodas kolekti informojn pri hompaĝoj de gentoj loĝantajn en Pollando kaj gentoj devenantaj el Pollando. Ekster limoj de Pollando loĝas nuntempe ĉirkaŭ 16 milionoj da poldevenaj personoj. Ili plejparte ne konas la polan lingvon kaj ofte ne scipovas kunligi siajn kurtajn listojn da prauloj kun genealogiaj arboj de samnomaj familioj loĝantaj en Pollando. Ni esperas, ke nia retpaĝaro helpos al ili fari tion.


Aktualigo: novembro 2005

Bonvolu skribi al Worsten

Kodado / kodowanie: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: listopad 2005

Napisz do Worsten

© Copyright by „Worsten“ 2003