1. Datenbanko baziĝas sur aktuala administra divido de Pollando kaj najbaraj landoj. Ĝi enhavas koncizajn informojn, kiuj devas esti kompreneblaj por personoj konantaj la polan lingvon kaj samtempe ankaŭ por genealogoj, kiuj la polan lingvon ne konas. Slovenska Polska

2. Datenbanko troviĝas sur servilo de la Genealogia Societo „Worsten“

Odkazy na okresy Běloruska https://worsten.org/rge/by/rge_by.htm
Odkazy na okresy České republiky https://worsten.org/rge/cz/rge_cz.htm
Odkazy na okresy Francie https://worsten.org/rge/fr/rge_fr.htm
Odkazy na okresy Charvátska https://worsten.org/rge/hr/rge_hr.htm
Odkazy na okresy Itálie https://worsten.org/rge/it/rge_it.htm
Odkazy na okresy Litvy https://worsten.org/rge/lt/rge_lt.htm
Odkazy na okresy Maďarska https://worsten.org/rge/hu/rge_hu.htm
Odkazy na okresy Moldavska https://worsten.org/rge/md/rge_md.htm
Odkazy na okresy Německa https://worsten.org/rge/de/rge_de.htm
Odkazy na okresy Polska https://worsten.org/rge/pl/rge_pl.htm
Odkazy na okresy Rakouska https://worsten.org/rge/at/rge_at.htm
Odkazy na okresy Rumunska https://worsten.org/rge/ro/rge_ro.htm
Odkazy na okresy Slovenska https://worsten.org/rge/sk/rge_sk.htm
Odkazy na okresy Slovinska https://worsten.org/rge/si/rge_si.htm
Odkazy na okresy Ukrajiny https://worsten.org/rge/ua/rge_ua.htm

Ĉe multaj distriktoj mankas enskriboj, sed iom post iom ili aperados. Ni ankoraŭ instalos similajn paĝojn por distriktoj de kelkaj aliaj eŭropaj landoj, En Bjelarusio, Ukrainio kaj aliaj orienteŭropaj landoj genealogio estas tute nekonata, tial ni diversmaniere strebas volontigi niajn orientajn najbarojn ekkomenci genealogiajn esplorojn. Multaj familiaj nomoj estas identaj ĉe ambaŭ flankoj de la landlimo, ni esperas ke pluraj polaj genealogoj trovos siajn forajn kuzojn en najbaraj landoj.

3. Datenbanko estas je dispono de amatoraj genealogoj apartenantaj al regionaj kaj familiaj genealogiaj societoj kaj personoj, kiuj planas fondon de regiona aŭ familia genealogia societo. Jam 3 personoj povas fondi regionan aŭ familian societon. Oni povas esti membro de kelkaj genealogiaj societoj, en sia loĝloko kaj en regionoj el kiuj devenis prauloj. Estraroj de genealogiaj societoj estas petataj fiksi simbolajn minimumajn membrokotizojn por personoj, kiuj jam estas membroj de aliaj genealogiaj societoj.

4. Ĉiu genealogo povas esti enskribita en distrikton, en kiu li aktuale loĝas kaj en unu aŭ kelkajn distriktojn, en kiuj loĝis liaj prauloj, aŭ dum kelkaj generacioj loĝis tie grandaj gentobranĉoj, kies historion li esploras. En la loĝdistrikto estas ligiloj al distriktoj, en kiuj vivis prauloj. Oni povas orientiĝi kiel ĝi aspektas surbaze de jam ekzistantaj enskriboj de aliaj personoj.

5. Datenbanko enhavas jenajn informojn senditajn de genealogo:
a) propra kaj familia nomoj de genealogo kaj lia loĝloko
b) foto de genealogo
c) nomoj de regionaj kaj familiaj societoj al kiuj apartenas la genealogo
d) adreso de familia retejo aŭ retpaĝo
e) nomoj pri kiuj oni laboras kun mencio de distriktoj.
Dume povas manki iu el elementoj. Multaj lokoj apartenis iam al aliaj distritoj. Ni posedas precizajn mapojn kaj lokindeksojn kaj ni helpos fiksi nuntempan distriktan apartenecon (ankaŭ en Bjelarusio, Litovio kaj Ukrainio).

Informo devas koncerni ĉefajn gentojn, pri kiuj interesiĝas la genealogo (familioj de patro kaj patrino, familioj de 2 avinoj, 4 praavinoj) kaj devas esti lokalizita en konkreta distrikto, en kiu estis gentolulilo aŭ almenaŭ loĝis tie granda branĉo de la gento. Ni ne povas publikigi ĉiujn nomojn, kiuj sporade aperas en la genealogia arbo.

Informojn por datenbanko kaj foton oni deavs sendi al adreso de la retejo „worsten“. Oni povas ankaŭ montri foton sur sia familia retejo, kiun ni mem importos de la reto kaj eventuale eltranĉos ĝustan fragmenton, se la foto estas kolektiva. Se estos necesa, oni povos estonte korekti aŭ kompletigi la enskribon.