Jam ekde unuaj jaroj de la Esperanto-movado kanto kaj kazono ĉeestas dum klubaj kunvenoj kaj diversaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Kiam en 1923 komenciĝis esperantlingvaj radioelsendoj aperas en ili ankaŭ kantoj elsendataj senpere el la studio kaj tridek jarojn poste el sonbendaj registraĵoj. Tamen esperantlingva kanzono ĝis nun ne sukcesis einiri grandan merkaton de fonografia industrio. Ĉu kulpas nur la idiferenta mondo, ĉu ankaŭ ni, esperantistaj aktivuloj, ne scipovis jungi kanzonon al popularigado de la internacia lingvo?
Kanzonamikaro ne estas nova organizo kun statuto, membrokotizoj kaj legitimiloj. Ni estas translima grupo de muzikamantoj, kiuj intencas pupularigi Esperantan kanzonon inter siaj parencoj kaj amikoj kaj samtempe intencas strebi por enkonduki Esperantan kanzonon en muzikvendejojn kaj radiostaciojn.
Fonografo estis elpensita de Thomaso Edison en 1877, do 10 jarojn antaŭ publikigo de la unua lernolibro de Esperanto. Komence de la dudeka jarcento estis iaj provoj registri esperantan voĉon kaj kanton, sed pro malforteco de uzataj tiam cilindroj, tiaj registraĵoj ne taŭgis pordisapora Esperanto-movado.La erao de fonografoj finiĝis en 1929 kiam venis erao de gramofonoj kun ebonitaj diskoj, Tamen ankaŭ ebonitaj diskojn daŭre estis facile rompeblaj kaj ne populariĝis en la Esperanto-movado. Krome alvenis tempo de grannda ekonomia krizo, malpermeso de Esperanto en kelkaj landoj kaj fine la dua mondmilito.
Ĝis 1931 ekzistis 6 Esperantaj muzikdiskoj, kiujn listigis: Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1931
La Espero (f-ino Cosmetto), ebonita disko, 25 cm, eldonejo: Esperanto-Institute Welwyn Garden City, Britio
La Tagiĝo, kanto unuvoĉą, ebonita disko, 25 cm, eldonejo: Esperanto-Institute Welwyn Garden City, Britio
Samideana trinkkanto, muziko de Schubert, ebonita disko, 30 cm, eldonejo: Gregg Publishing Co. London, Britio
En la drinkejo (Mich, Sarossy), ebonita disko, 30 cm, eldonejo: His Master’s Voice, Britio
Esperanto-serba trinkkanto (M. Nešić), ebonita disko, 25 cm, eldonejo: Polydor, Germanio ?
Espero, Himno, ebonita disko, 25 cm, eldonejo Ultraphon. Praha, Ĉeĥoslovakio
Ekde 1950 venis erao de vinilaj diskoj, kiuj estis pli facile sendeblaj kaj samtempe iom post iom populariĝadis elektraj gramofonoj. La unua vinila muzika disko en Esperanto aperis en 1957, la lasta en 1987. En 1967 aperis unua muzika kasedo en Esperanto kaj en 1989 la unua kompakta disko (lumdisko). Nur ekde la okdekaj jaroj de la dudeka jarcento oni povas paroli pri kreskanta rolo de mekanika muziko en la Esperanto-movado.