Foraj Kuzoj el Eŭropo
European Distant Cousins

Genealogia retejo
Genealogical site

Startpaĝoj (indeksoj) de regionaj rubrikoj: AlzacoBadenioBjelarusioBesarabioBohemioBukovinoGalicioGrandpolioKujavioKujavio-PomeranioLitovioLodzlandoLorenoLublinioLubuŝioMalgrandpolioMalsupra SilezioMazovioMazurioMoravioOkcidenta PomeranioOpollandoPalatinatoPodlaĥioPomeranioSanktakrucioSilezioSlovakioSubkarpatioSupra LuzacioSupra SilezioUkrainioVistula PomeranioVolinio Vurtembergo


STATUTO DE LA GENEALOGIA SOCIETO „WORSTEN“

Ĉapitro I: Ĝeneralaj principoj

   § 1

La Genealogia Societo "Worsten", nomata en sekvaj paragrafoj Worsten, estas registrita asocio kaj laǔ la leĝo pri asocioj posedas juran personecon.
                                                    
                                      § 2
Worsten
estas socia-kultura asocio, grupiganta amantojn de genealogio kaj familia tradicio je principo de libervoleco, kaj bazas sian agadon je senprofita laboro de la membraro.
                                                                                          § 3
Agadtereno de Worsten estas teritorio de Pola Respubliko kaj eksterlando kaj sidejo de ĝiaj ĉefaj organoj estas la urbo Vroclavo.
            
                                                                              § 4
La societo grupigas civitanojn de Pola Respubliko kaj eksterlandanojn loĝantajn enlande kaj eksterlande.
                        
                                                                  § 5
Worsten
povas esti membro de landaj kaj internaciaj asocioj kun samaj aǔ similaj statutaj celoj.

Ĉapitro II: Celoj kaj agadrimedoj 

                                                                                           § 6
La societo celas:

1) popularigadi genealogian scion inter membroj de la gento Wurst,
2) iniciati kaj koordini genealogiajn esplorojn pri historio de la gento Wurst.
                                                
                                          § 7
Worsten
realigas siajn celojn, konforme al devigaj leĝpreskriboj, pere de:

1) kolektado de genealogiaj prilaboraĵoj, dokumentoj kaj memoraĵoj ligitaj kun la gento Wurst,
2) organizado de diskutkunvenoj, prelegoj kaj seminarioj,
3) eldonado de bultenoj kaj publikaĵoj pri genealogiaj temoj,
4) kunlaboro kun genealogiaj societoj, arkivoj kaj historiaj institutoj en Pollando kaj eksterlande,
5) popularigado de la internacia lingvo Esperanto kaj aliaj lingvoj inter membroj de la societo,
6) kreado, programado kaj agado de studgrupoj,
7) entreprenado de ĉiaspeca alia aktiveco konforma al la statutaj celoj de Worsten,
8) gvidado de mastrumada agado konforme al devigaj preskriboj.

Ĉapitro III: Membroj, iliaj rajtoj kaj devoj 

                                                                                           § 8
Membroj de Worsten dividiĝas je:

1) ordinaraj membroj,
2) subtenantaj membroj,
3) honoraj membroj.
                                                                        
                  § 9
1. Ordinara membro de Worsten povas fariĝi fizika persono, kiu estas membro de la gento Wurst, kune kun ĉiuj variantoj de tiu nomo (Borst, Burst, Bursztynowicz, Orsztynowicz, Worst, Worsztynowicz, Wurster ktp.), en vira aǔ ina linioj, deziras realigi statutajn celojn de Worsten kaj skribe deklaros sian aliĝon al la societo. Ankaǔ edzpartneroj kaj adoptitoj povas membriĝi al Worsten
2. Pri atribuo de ordinara membreco povas peti:
   
a) plenaĝaj civitanoj profitantaj plenon de publikaj rajtoj,
   
b) neplenaĝuloj en la aĝo 16-18 jaroj,
   
c) neplenaĝuloj malpli ol 16-jaraj posedantaj permeson de gepatroj aǔ kuratoroj.
3. Akceptado kaj forstrekado el la listo de ordinaraj membroj okazas surbaze de decido de la Estraro.
                                                                         
                § 10
1. Subtenanta membro de Worsten povas fariĝi fizika aǔ jura persono, kiu por subteni agadon de la societo pagis membrokotizon.
2. Subtenanta membro - la jura persono agas en Worsten pere de sia reprezentanto.
3. Akceptado kaj forstrekado el la listo de subtenantaj membroj okazas surbaze de decido de la Estraro.
                                                                         
                § 11
1. Statuson de honora membro atribuas la Ĝenerala Membrokunveno je propono de la Estraro al personoj precipe meritplenaj por la gento Wurst.
2. Honoraj membroj ne pagas membrokotizojn kaj posedas ĉiujn rajtojn de ordinaraj membroj de la societo.
                                                                         
                § 12
1. Plenaĝaj membroj ordinaraj kaj honoraj posedas aktivan kaj pasivan elektorajton al organoj de la societo.
2. Aktivan kaj pasivan elektorajton posedas ankaǔ neplenaĝaj membroj en la aĝo 16-18 jaroj, tamen ili ne povas formi plimulton en organoj de la societo.
3. Ordinaraj, subtenantaj kaj honoraj membroj rajtas:
    a) profiti ĉiun helpon de la societo laǔ ĝenerale akceptitaj principoj,
    b) elpaŝi kun iniciatoj konformaj al celoj de Worsten kaj partopreni la organizan vivon,
    c) prezenti proponojn koncerne agadon de la societo.
                                                                         
                § 13
Membroj de Worsten estas devigitaj:

1) aktive partopreni realigadon de statutaj celoj de la societo,
2) observi la statuton, regularojn kaj decidojn de organoj de la societo,
3) regule pagi membrokotizojn.
                                                                         
                § 14
1. Membreco finiĝas per:
a) memvola eksiĝo anoncita skribe al la Estraro de la societo,
b) forstreko el la membrolisto fare de la Estraro pro ne pago de la membrokotizo dum unu jaro, kalkulante ekde fino de la jaro por kiu kotizo estis pagita,
c) eksigo fare de la Estraro pro malobservo de la statuto aǔ agado je malutilo de la societo.
2. Persono forstrekita el la membrolisto rajtas apelacii al la Ĝenerala Membrokunveno en tempodaǔro de 90 tagoj.
                                                                         
                § 15
Membroj plenumas siajn funkciojn senprofite, escepte de personoj dungitaj en oficejo de Worsten.

Ĉapitro IV: Organoj de Worsten 

                                                                                          § 16
1. Ĉefaj organoj de Worsten estas:

    a) Ĝenerala Membrokunveno,
    b) Estraro,
    c) Revizia Komisiono.

2. Oficdaǔro de organoj estas tri jaroj.

Ĝenerala Membrokunveno 

                                                                                          § 17
1. La plej alta organo de Worsten estas la Ĝenerala Membrokunveno.
2. La Ĝenerala Membrokunveno povas esti ordinara aǔ eksterordinara.
3. Membroj partoprenas en la Ĝenerala Membrokunveno je propra kosto.

                                                                          
               § 18
Al kompetenteco de la Ĝenerala Membrokunveno apartenas:

1) difinado de ĉefaj agadprincipoj,
2) ekzamenado kaj aprobado de raportoj de la Estraro kaj de la Revizia Komisiono,
3) donado de absolutorio por estraranoj je propono de la Revizia Komisiono,
4) decidado en aferoj prezentitaj de la Estraro, Revizia Komisiono kaj membroj,
5) elektado de la Estraro kaj Revizia Komisiono,
6) decidado pri ŝanĝoj en la statuto,
7) nomado de honoraj membroj,
8) decidado en la kazo de malfondiĝo de Worsten.
                                                                          
               § 19
Ordinara Membrokunveno estas kunvokata ĉiun trian jaron fare de la Estraro.

                                                                          
               § 20
1. Eksterordinara Ĝenerala Membrokunveno estas kunvokata:

    a) laǔ decido de la Estraro,
    b) je postulo de la Revizia Komisiono,
    c) je skriba peto subskribita de 1/3 de la membraro.

2. En kazoj difinitaj en la fragmento 1 punktoj b,c la Ĝenerala Membrokunveno okazas ne pli malfrue ol 90 tagoj ekde ricevo de la postulo.

                                                                         
                § 21
Decidoj de la Ĝenerala Membrokunveno estas farataj per simpla plimulto da voĉoj en ĉeesto de almenaǔ ½ de membraro en la unua fiksita tempo kaj sendepende de nombro da ĉeestantoj en la dua fiksita tempo, kun la escepto de decidoj pri statut-ŝanĝo kaj dissolvo de la societo.
                                                                          
               § 22
Elekto de organoj okazas en publika balotado, escepte se la Ĝenerala Membrokunveno decidos pri sekreta balotado.

E s t r a r o 

                                                                                          § 23
1. La Estraro konsistas el 5-7 personoj kaj elektas el inter si prezidanton, vic-prezidanton, sekretarion kaj trezoriston.
2. La Estraro plenumas povon en periodo inter ĝeneralaj membrokunvenoj.
3. La Estraro rajtas koopti al sia konsisto novajn membrojn je loko de cedintaj membroj en nombro ne superanta 1/2 de konsisto devenanta el elekto.
                          
                                                               § 24
Al kompetenteco de la Estraro apartenas:

1) gvidado de kompleksa agado de la societo kaj raportado pri sia agado antaǔ la Ĝenerala Membrokun­veno,
2) decidado pri havaĵo de la societo,
3) ekzamenado de proponoj kaj rekomendoj de la Revizia Komisiono,
4) nomado kaj maldungado de oficistoj por administra-financa priservo de la societo, 
5) akceptado kaj forstrekado de membroj de la societo,
6) kunvokado de ĝeneralaj membrokunvenoj,
7) reprezentado de la societo en ĝia agadtereno,
8) fiksado de membrokotizoj,
9) nomado kaj dissolvado de konstantaj aǔ dumtempaj problemaj komisionoj.
                                      
                                                   § 25
1. Kunsidoj de la Estraro okazas laǔnecese, tamen ne malpli ofte ol unufoje dum 3 monatoj.
2. Decidoj de la Estraro estas farataj per simpla plimulto da voĉoj en ĉeesto de ½ da membroj. En kazo de voĉegaleco decidas voĉo de la prezidanto.

Revizia Komisiono

                                                                                          § 26
1. La Revizia Komisiono konsistas el 3 personoj kaj elektas el inter si prezidanton kaj sekretarion.
2. Al kompetenteco de la Revizia Komisiono apartenas:
    a) kontroli almenaǔ unufoje jare tuton de la agado kaj precipe financan mastru­madon de la societo,
    b) elpaŝi al la Estraro kun proponoj kaj rekomendoj rezultantaj el kontrolo kaj postuli klarigojn,
    c) raporti dum la Ĝenerala Kunveno kaj prezenti konkludojn koncerne absolutorion por la cedanta Estraro.
3. Membroj de la Revizia Komisiono rajtas partopreni kunsidojn de la Estraro kun konsila voĉo.

Ĉapitro V: Havaĵo de Worsten 

                                                                                          § 27
1. Havaĵon de Worsten konsistigas nemoveblaĵoj, moveblaĵoj, rajtoj kaj fondusoj, t.e. aktivoj en kontantaĵo kaj en bankaj kontoj.
2. Fondusoj de Worsten konsistas el:
    a) membrokotizoj,
    b) enspezoj el la statuta agado de Worsten,
    c) enspezoj el la mastrumada agado,
    d) donacoj kaj legacioj,
    e) subvencioj.
3. Pri enspezoj de la societo mastrumas la Estraro.
4. Por valideco de skribaĵoj kaj dokumentoj en la aferoj de Worsten estas necesaj du subskriboj el inter jenaj estraranoj: prezidanto, vicprezidanto, sekretario kaj kasisto.

Ĉapitro VI: Statutoŝanĝo kaj dissolvo de Worsten

                                                                                          § 28
1. Decidojn pri statutoŝanĝo kaj dissolvo de la societo faras la Ĝenerala Membro­kunveno per plimulto de 2/3 da voĉoj en ĉeesto de almenaǔ 1/2 da voĉrajtigitaj membroj. Oni allasas eblecon de koresponda voĉdonado en supraj aferoj.
2. En la kazo de decido pri dissolvo de Worsten la Ĝenerala Membrokunveno decidas pri destino de havaĵo kaj nomas Likvidan Komisionon. 

* * * * *

La Genealogia Societo Worsten estas enskribita en registron de asocioj surbaze de decido de la Vojevodia Juĝejo en Vroclavo la 28-an de aprilo 1994. Numero de la registro: 30/94. Konfirmanta registro en la Distrikta Juĝejo Wrocław-Fabryczna la 20-an de junio 2001. La registronumero: KRS 0000020269.


Aktualigo: marto 2005

Bonvolu skribi al Worsten

Kodado / encoding: Unikodo UTF-8

Update: March 2005

Please write to Worsten

© Copyright by „Worsten“ 2003