Foraj Kuzoj el Eŭropo
European Distant Cousins

Genealogia retejo
Genealogical site

Startpaĝoj (indeksoj) de regionaj rubrikoj: AlzacoBadenioBjelarusioBesarabioBohemioBukovinoGalicioGrandpolioKujavioKujavio-PomeranioLitovioLodzlandoLorenoLublinioLubuŝioMalgrandpolioMalsupra SilezioMazovioMazurioMoravioOkcidenta PomeranioOpollandoPalatinatoPodlaĥioPomeranioSanktakrucioSilezioSlovakioSubkarpatioSupra LuzacioSupra SilezioUkrainioVistula PomeranioVolinioVurtembergo

Genealogia Societo „Worsten“
(fondita 1994)


        Genealogia Societo „Worsten“ estas registrita neprofitdona kultura societo, kiun fondis membroj de la malnova gento Wurst. 

Agadkampo:  
• genealogiaj esploroj pri la gento Wurst kaj aliaj eŭropaj gentoj
• helpo al membroj serĉi individue aŭ grupe siajn praulojn apartenantajn al diversaj gentoj
• prilaborado de helpmaterialoj utilaj ĉe genealogiaj esploroj

       Personoj, kiuj ĝis nun ne trovis ligon de sia familio kun la gento Wurst, tamen plaĉas al ili la retejo „Foraj Kuzoj el Eŭropo“ kaj deziras kune kun ni serĉi niajn eŭropajn radikojn, povas fariĝi subtenantaj membroj de la societo „Worsten“.

Adreso de la sidejo:  
ul. Ulanowskiego 24 A 
PL-53-144 Wroclaw 14 
Pollando  

Oficejo de la Societo funkcias sabate en la horoj 14-18. En aliaj tagoj laŭ telefona interkonsento.

Poŝta adreso:  
P.O. Kesto 312 
PL-50-950 Wroclaw 68
Pollando

Telefonoj:  +48 71 361 32 16 & +48 71 788 18 05

 

e-poŝto: Genealogia Societo „Worsten“

Kontaktlingvoj: Esperanto  kaj pola. Ni komprenas multajn eŭropajn lingvojn, tamen flue parolas kaj skribas nur pole kaj esperante.

       Unuobla aŭ familia (gepatroj kaj lernejaĝaj infanoj) jara membrokotizo estas 10 USD (10 EUR, 40 PLN aŭ egalvaroro en alia valuto) pagebla al la poŝta adreso: Genealogia Societo „Worsten”, P.O. Kesto 312, PL-50-950 Wroclaw 68, Pollando aŭ rekte en la sidejo de la societo. Jarkotizo por subtenantaj membroj 5 EUR, 5 $  aŭ 20 zlotoj.

Niaj retejoj:
http://worsten.org (Foraj Kuzoj el Eŭropo, multlingva genealogia retejo)
http://retejoj.worsten.org (Familiaj retejoj, multlingva genealogia retejo dediĉita al gentoj parencaj kaj boparencaj kun la gento Wurst)
http://gento.worsten.org (multlingva, dedicita al la gento Wurst)
http://europonto.org (multlingva poreŭropa retejo)
http://free.ngo.pl/worsten (dediĉita al la gento Wurst, multlingva)  
http://jek.worsten.org (Eŭropa Junularo, multlingva, dediĉta al Junularaj Eŭrokluboj)
http://partnerurboj.worsten.org (Partnerurboj en Eŭropo, multlingva retejo dediĉita al kunlaboro de urboj kaj komunumoj)
http://kanzonamikaro.worsten.org
Vizitoj sur retejoj de la Genealogia Societo Worsten (statistiko)

Servoj (nur por membroj):  
•  genealogia konsultado
• 
 
publikigo de informo pri genealogia serĉado kaj ligiloj al propra retejo en la genealogia retejo „Foraj Kuzoj el Eŭropo“

 
publikigo de praula tabelo kaj mallonga skizo pri gento (gentoj), el kiuj devenis antaŭuloj de la membro en la retejo „Foraj Kuzoj“
por aktivaj membroj ni povas instali senpagan leterkeston ĉe luata de ni servilo (kestonomo @ worsten.org)
Estraro:  
* Prezidanto: Jan Orsztynowicz
* Vicprezidanto: Edward T. Wojtakowski
* Sekretariino: Emilia Wojtakowska
* Trezoristino: Wanda Knobloch-Wojtakowska
* Estraranino: Irena Ewa Worsztynowicz

Revizia Komisiono: Bolesław Straburzyński, Barbara Wrześniewska & Ewa Anna Orsztynowicz

Redakta Komitato de genealogiaj kaj poreŭropaj retejoj de la Societo „Woirsten“: Edward T. Wojtakowski & Grzegorz P. Worsztynowicz (retmastro)

Genealogia Societo "Worsten" estas membro de la Federacio de Orienteŭropaj Genealogiaj Societoj kun sidejo en Salt Lake City, Usono  http://feefhs.org


Aktualigo: marto 2005

Bonvolu skribi al Worsten

Kodado / kodowanie: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: marzec 2005

Please write to Worsten

© Worsten 2003