![]() |
Primos distantes da
Europa |
Sítio genealógico |
|
Indice tematico /
Laŭtema indekso:: eo:
Esperanta versio •
cs:
Česká verze •
de:
Deutsche Version •
en:
English version •
es:
Versión española •
fr: Version
française •
it:
Versione italiana •
pl:
Wersja polska • ru:
Русская версия • ua:
Українська версія |
Princípios do banco de dados "Pesquisa
genealógica regional"
Principoj de la datenbanko "Regiona genealogia
esplorado"
1. Datenbanko baziĝas sur aktuala administra divido de Pollando kaj najbaraj landoj. Ĝi enhavas koncizajn informojn, kiuj devas esti kompreneblaj por personoj konantaj la polan lingvon kaj samtempe ankaŭ por genealogoj, kiuj la polan lingvon ne konas.
2. O banco de dados lá está no servidor
worsten.org da Sociedade Genealógica Worsten
Conexões a distritos da Alemanha http://worsten.org/rge/de/rge_de.htm
Conexões a distritos da Bielorrússia http://worsten.org/rge/by/rge_by.htm
Conexões a distritos de República Checa
http://worsten.org/rge/cz/rge_cz.htm
Conexões a distritos da Eslováquia http://worsten.org/rge/sk/rge_sk.htm
Conexões a distritos da França
http://worsten.org/rge/fr/rge_fr.htm
Conexões a distritos da Hungria
http://worsten.org/rge/hu/rge_hu.htm
Conexões a distritos da Itália http://worsten.org/rge/it/rge_it.htm
Conexões a distritos da Lituânia
http://worsten.org/rge/lt/rge_lt.htm
Conexões a distritos da Polônia http://worsten.org/rge/pl/rge_pl.htm
Conexões a distritos da Ucrânia http://worsten.org/rge/ua/rge_ua.htm
Ĉe multaj distriktoj mankas enskriboj, sed iom post iom ili aperados. Ni ankoraŭ instalos similajn paĝojn por distriktoj de kelkaj aliaj eŭropaj landoj, En Bjelarusio, Ukrainio kaj aliaj orienteŭropaj landoj genealogio estas tute nekonata, tial ni diversmaniere strebas volontigi niajn orientajn najbarojn ekkomenci genealogiajn esplorojn. Multaj familiaj nomoj estas identaj ĉe ambaŭ flankoj de la landlimo, ni esperas ke pluraj polaj genealogoj trovos siajn forajn kuzojn en najbaraj landoj.
3. Datenbanko estas je dispono de amatoraj genealogoj apartenantaj al regionaj kaj familiaj genealogiaj societoj kaj personoj, kiuj planas fondon de regiona aŭ familia genealogia societo. Jam 3 personoj povas fondi regionan aŭ familian societon. Oni povas esti membro de kelkaj genealogiaj societoj, en sia loĝloko kaj en regionoj el kiuj devenis prauloj. Estraroj de genealogiaj societoj estas petataj fiksi simbolajn minimumajn membrokotizojn por personoj, kiuj jam estas membroj de aliaj genealogiaj societoj.
4. Ĉiu genealogo povas esti enskribita en distrikton, en kiu li aktuale loĝas kaj en unu aŭ kelkajn distriktojn, en kiuj loĝis liaj prauloj, aŭ dum kelkaj generacioj loĝis tie grandaj gentobranĉoj, kies historion li esploras. En la loĝdistrikto estas Conexões a distritos, en kiuj vivis prauloj. Oni povas orientiĝi kiel ĝi aspektas surbaze de jam ekzistantaj enskriboj de aliaj personoj.
5. Datenbanko enhavas jenajn informojn senditajn de genealogo:
a) propra kaj familia nomoj de genealogo kaj lia loĝloko
b) foto de genealogo
c) nomoj de regionaj kaj familiaj societoj al kiuj apartenas la genealogo
d) adreso de familia retejo aŭ retpaĝo
e) nomoj pri kiuj oni laboras kun mencio de distriktoj.
Dume povas manki iu el elementoj. Multaj lokoj apartenis iam al aliaj distritoj.
Ni posedas precizajn mapojn kaj lokindeksojn kaj ni helpos fiksi nuntempan
distriktan apartenecon (ankaŭ en Bjelarusio, Litovio kaj Ukrainio).
Informo devas koncerni ĉefajn gentojn, pri kiuj interesiĝas la genealogo (familioj de patro kaj patrino, familioj de 2 avinoj, 4 praavinoj) kaj devas esti lokalizita en konkreta distrikto, en kiu estis gentolulilo aŭ almenaŭ loĝis tie granda branĉo de la gento. Ni ne povas publikigi ĉiujn nomojn, kiuj sporade aperas en la genealogia arbo.
Informojn por datenbanko kaj foton oni deavs sendi al adreso de la retejo „worsten“. Oni povas ankaŭ montri foton sur sia familia retejo, kiun ni mem importos de la reto kaj eventuale eltranĉos ĝustan fragmenton, se la foto estas kolektiva. Se estos necesa, oni povos estonte korekti aŭ kompletigi la enskribon.
6. Kontakto pere de adreso troviĝanta en la familia retejo de koncerna genealogo aŭ pere de regiona (familia) genealogia societo. Adreesojn de familiaj societoj oni povas trovi sur iliaj retejoj (vidu liston de regionaj kaj familiaj societoj).
Ni ne publikigas e-poŝtajn adresojn, ĉar de tago al tago kreskas aktiveco de spam-dissendantoj. Multaj personoj tion ne eltenas kaj ĉiumonate śanĝas sian retadreson. Adresoj en diversaj genealogiaj anonctabuloj estas plejparte neaktualaj. Niaj redakcioj „Eŭrogento“ kaj „Worsten“ ricevas ĉiutage pli ol 200 spamleterojn. Ni korespondas en duversaj lingvoj kaj ne estas ebla aŭtomata nuligado de spamoj helpe de kontraŭspamaj programoj. Spamlingvo estas la angla. Kontraŭspamaj programoj diferencigas spamleterojn surbaze de aperantaj en ili vortoj, Tre ofte anglolingvaj genealogiaj leteroj estas erare klasifikataj kiel spamleteroj.
7. Estus bone, ke ĉiu genealogo posedu propran familian retejon (paĝon). Regionaj societoj povas konsideri en siaj laborplanoj helpi membrojn fari retejojn kaj lui servilon je bezonoj de la societo. Jara luprezo de servilo 7.5 GB en la firmao AMM estas ĉirkaŭ 200 €. Tiel faris la Silezia Genealogia Societo kaj la Genealogia Societo „Worsten“. Sur nia servilo eurogento.org ni instalis familiajn retejojn por kelkdek membroj de la societo, kiuj ĝis nun ne posedis retejojn kaj mem ne scipovis tiajn retejojn redakti. Bonvolu atenti, ke sur niaj vroclavaj genealogiaj retejoj mankas reklamoj, kiuj tiel tre malvolontigas rigardi retejojn lokigitajn sur senpagaj serviloj.
Edward Wojtakowski el Vroclavo (Silésia)
|
Atualização: setembro 2006 |
|
Codificação / Kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualigo: septembro 2006 |
Bonvolu skribi al Worsten |
© Worsten 2005 |