Los Primos Lejanos de Europa
Foraj kuzoj el Eŭropo

Sitio genealógico
Genealogia retejo

Índice temático / Laŭtema indekso:: eo: Esperanta versiocs: Česká verzede: Deutsche Version  • en: English versiones: Versión españolafr: Version françaiseit: Versione italianapl: Wersja polska ru: Русская версияua: Українська версія
 

Principios de la base de datos „Investigación genealógica regional“
Principoj de la datenbanko „Regiona genealogia esplorado“

1. Datenbanko baziĝas sur aktuala administra divido de Pollando kaj najbaraj landoj. Ĝi enhavas koncizajn informojn, kiuj devas esti kompreneblaj por personoj konantaj la polan lingvon kaj samtempe ankaŭ por genealogoj, kiuj la polan lingvon ne konas.

2. Datenbanko troviĝas sur servilo de la Genealogia Societo „Worsten“
Enlaces a los distritos de Alemania http://worsten.org/rge/de/rge_de.htm
Enlaces a los distritos de Austria http://worsten.org/rge/at/rge_at.htm
Enlaces a los distritos de Bielorussia http://worsten.org/rge/by/rge_by.htm
Enlaces a los distritos de República Checa http://worsten.org/rge/cz/rge_cz.htm
Enlaces a los distritos de Croacia http://worsten.org/rge/hr/rge_hr.htm
Enlaces a los distritos de Eslovaquia http://worsten.org/rge/sk/rge_sk.htm
Enlaces a los distritos de Eslovenia http://worsten.org/rge/si/rge_si.htm
Enlaces a los distritos de Francia http://worsten.org/rge/fr/rge_fr.htm
Enlaces a los distritos de Hungría http://worsten.org/rge/hu/rge_hu.htm
Enlaces a los distritos de Italia http://worsten.org/rge/it/rge_it.htm
Enlaces a los distritos de Lituania http://worsten.org/rge/lt/rge_lt.htm
Enlaces a los distritos de Moldavia http://worsten.org/rge/md/rge_md.htm
Enlaces a los distritos de Polonia http://worsten.org/rge/pl/rge_pl.htm
Enlaces a los distritos de Rumania http://worsten.org/rge/ro/rge_ro.htm
Enlaces a los distritos de Ucrania http://worsten.org/rge/ua/rge_ua.htm

      Ĉe multaj distriktoj mankas enskriboj, sed iom post iom ili aperados. Ni ankoraŭ instalos similajn paĝojn por distriktoj de kelkaj aliaj eŭropaj landoj, En Bjelarusio, Ukrainio kaj aliaj orienteŭropaj landoj genealogio estas tute nekonata, tial ni diversmaniere strebas volontigi niajn orientajn najbarojn ekkomenci genealogiajn esplorojn. Multaj familiaj nomoj estas identaj ĉe ambaŭ flankoj de la landlimo, ni esperas ke pluraj polaj genealogoj trovos siajn forajn kuzojn en najbaraj landoj.

3. Datenbanko estas je dispono de amatoraj genealogoj apartenantaj al regionaj kaj familiaj genealogiaj societoj kaj personoj, kiuj planas fondon de regiona aŭ familia genealogia societo. Jam 3 personoj povas fondi regionan aŭ familian societon. Oni povas esti membro de kelkaj genealogiaj societoj, en sia loĝloko kaj en regionoj el kiuj devenis prauloj. Estraroj de genealogiaj societoj estas petataj fiksi simbolajn minimumajn membrokotizojn por personoj, kiuj jam estas membroj de aliaj genealogiaj societoj.

4. Ĉiu genealogo povas esti enskribita en distrikton, en kiu li aktuale loĝas kaj en unu aŭ kelkajn distriktojn, en kiuj loĝis liaj prauloj, aŭ dum kelkaj generacioj loĝis tie grandaj gentobranĉoj, kies historion li esploras. En la loĝdistrikto estas ligiloj al distriktoj, en kiuj vivis prauloj. Oni povas orientiĝi kiel ĝi aspektas surbaze de jam ekzistantaj enskriboj de aliaj personoj.

5. Datenbanko enhavas jenajn informojn senditajn de genealogo:
a) propra kaj familia nomoj de genealogo kaj lia loĝloko
b) foto de genealogo
c) nomoj de regionaj kaj familiaj societoj al kiuj apartenas la genealogo
d) adreso de familia retejo aŭ retpaĝo
e) nomoj pri kiuj oni laboras kun mencio de distriktoj.
Dume povas manki iu el elementoj. Multaj lokoj apartenis iam al aliaj distritoj. Ni posedas precizajn mapojn kaj lokindeksojn kaj ni helpos fiksi nuntempan distriktan apartenecon (ankaŭ en Bjelarusio, Litovio kaj Ukrainio).

     Informo devas koncerni ĉefajn gentojn, pri kiuj interesiĝas la genealogo (familioj de patro kaj patrino, familioj de 2 avinoj, 4 praavinoj) kaj devas esti lokalizita en konkreta distrikto, en kiu estis gentolulilo aŭ almenaŭ loĝis tie granda branĉo de la gento. Ni ne povas publikigi ĉiujn nomojn, kiuj sporade aperas en la genealogia arbo.

      Informojn por datenbanko kaj foton oni deavs sendi al adreso de la retejo „worsten“. Oni povas ankaŭ montri foton sur sia familia retejo, kiun ni mem importos de la reto kaj eventuale eltranĉos ĝustan fragmenton, se la foto estas kolektiva. Se estos necesa, oni povos estonte korekti aŭ kompletigi la enskribon.

Nombre y apellido

   
Domicilio (ciudad) y país
   

Soy miembro de las sociedades genealógicos  siguientes

   
Adreso de mia familia retejo aŭ retpaĝo
   
Mi laboras pri jenaj familioj de miaj prauloj (menciu nomojn, distriktojn kaj landojn)
   
Lenguajes de funcionamiento
   
Mia privata e-mail adreso (por kontakto kun Redakcio de la datenbanko)
   
Mi sendas mian foton kiel anekso al e-poŝta letero (jes/ne)
   
Notas
   
                   

6. Kontakto pere de adreso troviĝanta en la familia retejo de koncerna genealogo aŭ pere de regiona (familia) genealogia societo. Adreesojn de familiaj societoj  oni povas trovi sur iliaj retejoj (vidu liston de regionaj kaj familiaj societoj).

    Ni ne publikigas e-poŝtajn adresojn, ĉar de tago al tago kreskas aktiveco de spam-dissendantoj. Multaj personoj tion ne eltenas kaj ĉiumonate śanĝas sian retadreson. Adresoj en diversaj genealogiaj anonctabuloj estas plejparte neaktualaj. Niaj redakcioj „Eŭrogento“ kaj „Worsten“ ricevas ĉiutage pli ol 200 spamleterojn. Ni korespondas en duversaj lingvoj kaj ne estas ebla aŭtomata nuligado de spamoj helpe de kontraŭspamaj programoj. Spamlingvo estas la angla. Kontraŭspamaj programoj diferencigas spamleterojn surbaze de aperantaj en ili vortoj, Tre ofte anglolingvaj genealogiaj leteroj estas erare klasifikataj kiel spamleteroj.

7. Estus bone, ke ĉiu genealogo posedu propran familian retejon (paĝon). Regionaj societoj povas konsideri en siaj laborplanoj helpi membrojn fari retejojn kaj lui servilon je bezonoj de la societo. Silezia Genealogia Societo kaj la Genealogia Societo „Worsten“ luas servilojn (7,5 GB) en la firmao AMM. Sur niaj serviloj eurogento.org kaj worsten.org ni instalis familiajn retejojn por kelkdek membroj de la societoj, kiuj ĝis nun ne posedis retejojn kaj mem ne scipovis tiajn retejojn redakti. Bonvolu atenti, ke sur niaj vroclavaj genealogiaj retejoj mankas reklamoj, kiuj tiel tre malvolontigas rigardi retejojn lokigitajn sur senpagaj serviloj.


Actualización: Diciembre 2006

Por favor escriba a Worsten

Codificación / kodado: Unikodo UTF-8

Aktualigo: decembro 2006

Bonvolu skribi al Worsten

© Worsten 2006