Los Primos Lejanos de Europa
Portal genealógico

 
Esperanta indekso   Беларускi iндэкс   Český index   Deutscher Index   English index   Índice español   Index français   Hrvatski indeks   Magyar index   Indice italiano   Nederlands index   Index lietuviškai   Indeks polski   Índice português    Index în limba română   Русский индекс   Slovenský index   Slovenski indeks   Український iндекс

Páginas de partida de secciónes regionales
AlsaciaBelarúsBesarabiaBohemiaBucovinaCujaviaEslovaquiaGalicia (Austriaca)LituaniaLorenaMoravia y Silesia ChecaPalatinadoPolonia MayorSilesiaUcraniaWurtemberg
   
Edward Tadeusz Wojtakowski
   

Esperanto – la lengua de funcionamiento
para los primos lejanos

     Dum konstruado de genealogia arbo ampleksanta dekkelkajn generaciojn ni rapide renkontos branĉojn loĝantajn en aliaj landoj, kiuj parolas aliajn lingvojn. Tiam ni devos interrompi niajn genealogiajn esplorojn kaj ni devos komenci longjaran malfacilan lernadon de kelkaj naciaj lingvoj. Estas ja sciate, ke niaj foraj kuzoj en okcidentaj landoj ne lernos malfacilajn orienteŭropajn lingvojn. La plej bona solvo estus se genealogiaj societoj akceptus Esperanton kiel lingvon de internaciaj kontaktoj inter genealogoj de diversaj landoj. Jam post kelkmonata lernado oni povas facile interrilati esperantlingve je genealogiaj temoj.

   En orienteŭropaj landoj regas opinio, ke la mondo elektis jam la anglan kiel mondlingvon. Tio ne estas vero. Duono de angloj kaj usonanoj ne scipovas korekte skribi angle. Eŭropaj nacioj neniam konsentos, ke iliajn lingvojn oni traktu kiel malpli gravajn ol la angla. Kiel ekzemplon mi citos rezultojn de voĉdonado de legantoj de la aŭstra gazeto Der Standard en tiu afero. Redakcio de tiu gazeto starigis antaŭ sia legantaro jenan demandon:

Europa spricht in vielen Zungen - die meistgesprochene Sprache ist Englisch, gefolgt von Deutsch und Französisch. Soll eine davon "die" europäische Amtssprache werden? Welche Sprache sollte ein Europäer/eine Europäerin unbedingt beherrschen?

Eŭropo parolas multajn lingvojn – la plej uzata estas la angla, post ĝi la germana kaj la franca. Ĉu unu el tiuj lingvoj devas fariĝi la eŭropa ofica lingvo? Kiun lingvon devas nepre koni Eŭropano?

Redakcio de Der Standard donis jenajn elektoeblecojn:

elektoebleco traduko en Esperanton Voĉdonintoj Procento de voĉdonintoj
Esperanto - damit es endlich neben einer eigenen Währung auch eine eigene europäische Sprache gibt. Esperanto – por fine apud la komuna mono estu ankaŭ komuna eŭropa lingvo
 
6254 64,0
Deutsch la germana 1196 12,3
Englisch la angla 1075 11,0
Französisch la franca 765 7,8
Spanisch la hispana 97 1,0
Andere aliaj lingvoj 105 1,1
Die eigene Muttersprache reicht aus - Fremdsprachen werden völlig überbewertet. Kono de la propra gepatra lingvo sufiĉas – fremdaj lingvoj estas tro alte taksataj
 
275 2,8
Kune voĉdonintoj   9767  

La voĉdonado ankoraŭ daŭras. Sur la paĝo http://derstandard.at/?url=/?id=2375931 oni povas rigardi aktualan rezulton. Tamen unue oni devas signi sian elekton kaj klaki „Abstimmen“ = voĉdonu. Ĉiu povas voĉdoni nur unufoje. Personoj, kiuj konas la germanan povas partopreni diskutadon je forumo, kiu troviĝas sampaĝe sub rezultoj de la voĉdonado.

        Ni vidas, ke la angla tute ne ĝuas respekton flanke de Eŭropanoj. Se malgrandaj popoloj ne voĉdonos konkorde por Esperanto en la Eŭropa Parlamento, la nuna stato daŭros senfine.

       Ludoviko Zamenhof sukcesis fari miraklan sintezon de eŭropaj lingvoj. Estas forigita senbezona balasto de finaĵoj kaj gramatikaj formoj. La fonetikan sistemon formas vokaloj kaj konsonantoj faciele elparoleblaj por ĉiu eŭropano. Multaj personoj opinias, ke dank' al genia sistemo de sufiksoj kaj prefiksoj, kaj ankaŭ dank' al kunigado de vortradikoj, esperanto estas la plej riĉa lingvo de la mondo. Kaj kelkajn mankojn en iuj fakoj lingvo ĝenerale uzata rapide kompletigos. Estas bezona nur kuraĝa politika decido pri rekono de esperanto kiel unu el lingvoj de la Eŭropa Unio, kaj vivo montros, ĉu venkos la angla, ĉu la neŭtrala esperanto.

       Bona kono de kelkaj lingvoj donas eblecon partopreni samtempe kelkajn kulturojn, tial laŭ niaj eblecoj ni devas ekkonadi aliajn etnajn lingvojn. Tamen homoj alvenante en la mondon, ne estas samgrade dotitaj per talento lerni lingvojn. Se ni komencos lingvolernadon de tiel malfacila kiel la angla, tiam nevidante rapidajn efektojn, ni povas tute senvolontiĝi al lingvolernado. Dume personoj, kiuj sian lingvistikan edukadon komencis de esperanto, rimarkas post kelkaj monatoj de lernado, ke flua ekrego de alia lingvo estas ebla, ke oni povas ne nur legi kaj paroli, sed ankaŭ pensi kaj sonĝi en alia lingvo. Tiam ili elektas, kiel la trian, lingvon de tiu lando, kiu ilin precipe interesas. Tamen la angla por multaj personoj estas tro malfacila por ekrego. Sufiĉas doni ekzeplon de Albert Einstein, unu el la plej geniaj mensoj en la homa historio. En aĝo de 54 jaroj li estis devigita elmigri el Germanio en Usonon, kie ĝis fino de sia vivo li ne sukcesis lerni korekte la anglan. Lia kunlaboranto la pola fizikisto Leopold Infeld skribis, ke Einstein konis nur 300 vortojn angle, malgraŭ ke li dum 22 jaroj laboris science en Usono. Ni, orienteŭropanoj, lernas nian nacian lingvon hejme de gepatroj, poste en antaŭlernejo kaj 12 jarojn en trigrada lernejo. Malgraŭ multjara lernado en nia plenkreskula vivo ni faras multajn lingvajn erarojn kaj lingvosciencistoj devas korekti nin. Civitanoj de okcidenteŭropaj landoj ne lernos la litovan, polan, aŭ ukrainan. Ili dum jaroj perfektigados en lernojoj siajn naciajn lingvojn kaj ĉiam superados nin, escepte nur se ni por egaliĝi kun ili, malzorgos niajn naciajn lingvojn, sed tiam ni perdos nian litovan, polan aŭ ukrainan identecon.


Raporto Grin


La lengua planificada

e s p e r a n t o


Llamadas:
¿Qué es el esperanto? http://www.tejo.org/info/pri_esperanto.php?lingvo=es
La información sobre esperanto http://www.esperanto.net/
Un mundo en el que todos se entienden es un mundo mejor http://www.2-2.se/es/index.html
Federación Española de Esperanto http://www.esperanto-es.net/

http://www.ciudadfutura.com/esperanto/  
http://www.geocities.com/strigo.geo/curso_f.html  
http://pagina.de/curso.esperanto  

El Multimedia Esperanto-curso en 18 versiones (cs, da, de, el,  en, es, fr, hr, it, ja, ko, lt, nl, no, pl, pt, ru, sv)   http://www.cursodeesperanto.com.br  también versión española (9,8 MB)  (free download)

El curso „Lernu“ http://es.lernu.net/
   
Curso de Esperanto (un programa de computador) En pasintaj jarcentoj niaj foraj kuzoj multfoje estis devigataj batali en kontraŭaj tranĉeoj de la fronto. Tiun dramon de kuzoj bele priskribis ĉeĥdevena aŭstra verkistino  Bertha von Suttner en sia libro Die Waffen nieder!. Esperanta traduko de Armand Caumont s.t.. For la batalilojn! (Dosiero en la formato pdf)

Bertha von Suttner (1843-1914)  estis granda pacifistino kaj samtempe subtenantino de la lingvo esperanto. Sub ŝia influo Alfred Nobel fondis premion „ por tiuj, kiuj pliigis al homaro plej grandajn avantaĝojn“. Pro ŝia agado por interpopola kompreniĝo ŝi  ricevis en 1905 la Nobel-pacpremion. En telegramo adresita al la Dresdena Esperanto-Societo ŝi skribis „Esperanto kaj pacifismo estas kuzoj“.

Esperanto en casa


Actualización: Marzo 2009

Por favor escriba a Worsten

Codificación: unicode UTF-8

Aktualigo: marto 2009

Bonvolu skribi al Worsten

© Worsten 2003